2007/11/10

Felicxan novan jaron 1128

Hodiaux estas la Nova Jaro, laux la luna kalendaro iu nepala civitano komencis antaux 1127 jaroj. Mi deziras al vi cxion bonon, sukceson, felicxon kaj amon.

 

Same kiel cxiam, la cxefministro Girija Prasad Koirala (kiu nuntempe agas kiel prezidanto mem) hodiaux diris ke li estas tre pozitiva pri Nepala Kalendaro kaj li volas uzi gxin kiel nepala nacia kalendaro. Sed ni scias, li, ne-nevarano , ne volas akcepti gxin kiel nepala.

 

Unue iomete politika pri Nepala Kalendaro. De pli ol 27 jaroj , Nevaroj movadas por ke la registaro akcpetu gxin kiel nepala nacia kalendaro, almenaux kiel honoro al la hero, kiu komencis propran kalendaro, ne laux la gento, laux la regox sed laux la lando Nepalo. Tamen, cxiuj registaroj, faritaj plej multe per ne-nevaroj, evitas gxin. Ili povas akcepti cxiujn belanj palacojn, templojn, muzikojn kaj artajxojn faritajn de Nevaroj sed ne volas akcepti la kalendaron. Jam de longe ili volas montri ke gxi estas Nevara kalendaro. Sed ili ne diras ke la lando mem estas Nevara (fakte gxi estis tia antaux 238 jaroj).

 

La nova jaro estas unu el la artoj de la cxefa festivalo de Nepalo. Unue mi volus klarigi pri la 5-taga programo de la festivalo, kiu nomigxas Tihar, Suonti aux Dipauxali.

  1. Kuo Puza (pregxo al korvo) –7an de novembro
  2. Khicha Puza (pregxo al hundo) -8 an de novembro
  3. Laksmi Puza (pregxo al diino de mono) -9 an de novembro
  4. Mha Puza (pregxo al si) - 10 an de novembro
  5. Kiza Puza (pregxo al fratoj) -11 an de novembro

 

La unua tago stas por korvoj kaj dua estas por hundoj.

 

La  tria tago estas tago de diino de mono, "Laksmi". Tio signifas ke vi estos tiom ricxa kiom vi pregxas al sxi en tiu tago. Do, kaptu la sxancon, tiel diras Hinduaj theistoj. Matene, oni purigas le domojn (speciale vendejojn kaj oficejoj, cxar tio pli multe/serioze temas pri mono). Vespere ili elspezas multe da mono por pli beligi gxin per oleo-lampoj aux ekeltrikaj lampoj. Kaj anakux presentas lauxtsonaj kantoj. Ili pregxas al Diino Laksmi ke sxi restu tie en ilia trezoro dum tuta jaro kaj doni al ili la plej multe da mono.

 

Ni Nevaroj pregxas al sxi per ovo, fisxo kaj ankaux viando. Tio estas ne ebla por aliaj gentoj. Mi povas tiel diri ke ni celebras la saman festivalon laux tute malsimila maniero. Mi ne scias kiel gxi komencis sed iel, gxi estas fama en Nepalaj Hinduanoj kaj ortodoksaj (miksita kun Hinduanoj) Budhanoj.

 

Cxar estas la tradicia jarfino, komercistoj hodiaux postulas repagon de iliaj sxuldoj. Mi tamen ne finpagos mian sxuldegon.

 

Jen, hodiaux estas la Mha puza, kiam ni pregxas al nia korpo. Ni kredas ke korpo estas tre grava afero (kvankam Hinduoj diras ke korpo ne gravas nur animo estas grava) kaj diras ke nenio povas okazi se ni ne havas korpon. Bone, vespere ni sigas kune por gxui la pregxadon.

 

Morgaux estos tago por virinoj pregxi al iliaj fratoj. Tute strange, cxu ne? Viroj ne pregxas al siaj fratinoj. Jes, ili ne pre donacas belajn vestajxojn ktp al fratinoj,

 

Por ne-nevaroj, aux plejparte por Hinduoj, gxi ankaux est as bona sxanco almozpeti monon. Ili kantante "Deusi kaj Bailo" kantoj, iras al pordoj de multaj homoj kaj kantas dum eble 15 minutoj kaj ricevas mangxajxon, monon ktp. Vi scias ke peti almozon estas kvazaux nacia sporto de Nepalo do ili suficxe forte kantas por ricevi monon. Jam pli ol du-triono de logxantoj de Katmando estas enmigrantoj, ili havas liberecon kolekti monon tiom kiom ili volas per "Deusi kaj Bhailo." Homoj en tradiciaj vestajxoj aux gensaj * pantalonoj, kun folkkantoj kaj popkantoj, ili aktoras por kolekti monon. Kaj denove, cxar la regisaro estas cxiam de tiu komunio kiuj preferas peti almozon, la nacia televido kaj radio ankaux elssendas tiajn kantojn dum tutaj tagoj kaj ni ne havas elektoni ne auxkkulti iliann kulturon.

 

Se ni sukcesos krei nian federalan sxtaton, ni ne permesos elsendi tiajn kantojn el nia radio kaj televido (cxu la regxo vere realigxos?).

=

Iomete pri social problemo. Iu viro mortigis sian novan edzinon cxar sxi kunportis malmulte da doto (donaco) el siaj gepatroj. Post mortigo li volis denove edzigxi kun alia virino do tiel denove gajni donacon. La sistemo de doto estas terura en suda parto de Nepalo (kaj ankaux en multaj partoj de Bharato).



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

No comments: