2007/10/11

Por nia liberiĝo

Ŝajne, la politika malstableco neniam finos en Nepalo. Tio estas tiel le ekzistas la forto kiu neniam toleras paco en Nepalo. La forto ĝis nun vivas sur la kuŝeno de malpaco, do paco signifas lian elekzisto.

Ne tre malfrue post la registara decido por prokrastiĝo de la elekto por la konstitucia asembleo, la reagoj elverŝiĝis de diversaj anguloj - internaciaj organizaĵoj montris sian amon al la paco de Nepalo. Dankon al ili. Sed kompreneble, ankaŭ ekzistas fortoj internaciaj kiuj sekrete deziras ke malpaco daŭru en Nepalo. Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple trovas bonan laboron tie ĉi dank' al manko de paco.

Jxus antaux du tagoj, unu el grava politikisto de Bharato diris ke Bharata armeo rekte venos al Nepalo se la problemo dauxras. Kaj bharata eks-sekretario pri eksterlandaj aferoj Shaym Sharan venis en Nepalo tute subite kaj okazigis sekretajn renkontigxojn kun nepalaj politikistoj.

Ĉiuj scias ke la reĝo kaj lia intenco estas la radiko de la problemo. Sed oni povas vidi ke amo al la reĝo, kiu donis nur doloron al la popolo dum sia 238-jara ekzisto, restas en ĉiuj politikaj partioj. Oni laŭtvoĉe kritikas la reĝon kiam ili vidas ĵurnalistojn starantaj antaŭ ili (ĉar ili scias ke gravas gajni polularecon, kaj estas facila gajni ĝin kiam oni skribas ke iu tiu estas konraŭ la reĝo). Sed praktike, ni povas vidi ke la ĉefaj partioj kaj altnivelaj gvidistoj ankoraŭ gluas sin al la ŝuoj de la reĝo.

Aliflanke, ni scias ke la reĝo ankaŭ ne dormas en sia palaco (kiun lia praavo konstruis per la mono de la popolo, vendis ĝin al la registaro kaj denove ĝuas ĝin kun lia nomo sur la pordo) . Li nature uzos la monon kiu li kaj liaj prapatroj suĉis el la poŝoj de la malriĉaj popoloj por sia ekzisto. Do, dio scias kiom longe ni devas toleri la dramo de la politikstoj kaj la reĝo(regisoro) por nia tuta liberiĝo...

1 comment:

rogerio machado said...

Saluton Razeno.

Mi jxus legxis en vian lasta artikolo ke certaj problemoj en Nepalo estas preskaux la sama kiuj okazas en Brazilo. Precipe se ni parolas pri subacetado. Tiu problemo estas gravega tie cxi en Brazilo.

antaux 22 jaroj ni vivas en demokracio, sed antaue ni brazilanoj vivis en 21 jaroj de diktaduroj, 10 el 21 estis fortan diktaduron kun vigla cenzuro al gazetara sistemo kaj al tuta arta sistemo (teatro, Kino kaj beletraro). Miloj da personoj mortis kaj estis torturita dum tiu altruda malrajta sistemo.