2007/10/06

Esperanto-filmoj el Nepalo?

Estis interesa hodiaux cxar vere okazis io esperanta cxe la NEspA. Venis Jacob Nordfalk kaj SEan Griffin krom Philip cxe nia oficejo. Do, devis auxdigxi Esperanto.

Estis Philip kiam mi atingis tien. Poste venis Mukunda kun lia Nepali lingva libreto, kiun li donacis al Philip. Poste venis Poshraj kaj Mukunda Chhetri.

Jakob montris kion li jam faris pri lia projekto de Maisy. Li vere jam laboris multe. Kaj li ankaux diskutis cxu eblos esprantigi alian faman infan-filimon "Thomas and Friends". Mi proponis ke ni Esperantigu "Meena", la projekto pri knabinoj de Suda Azio. Kaj mi ankaux diris ke mi jam esperantigis la tekston pri Tamang Heritage Trail, la filmo pri la vojagxo-vojo al Rasua kaj Langtag. Ni vidos kiel gxi realigxos.

Li volis trovi kelke da homoj kiuj vere laboros dum kelkaj tagoj por fini la projekton. Mi diris ke eble junuloj povas helpi lin , cxar ili sxajne estas tre aktiva.

No comments: