2007/09/20

Bedauxinde ke ne okazis kunveno kun esperantistoj

Tre bedaŭrinde ke mi ne povis renkonti esperantistojn de Pokhara hieraŭ. Kiam mi vizitis al Pokhara dum la Internacia Himalaja Renkontiĝo en 2005, mi vidis ke estis dekoj da "esperantistoj" en Pokhara kaj almenaŭ kelkaj parolis |Esperanton. Do, mi tre volis renkonti ilin kaj helpi ilin je lingva kaj aliaj anguloj. Sed mi ne povis renkonti ilin.

Veninte mi trovis poŝtelefonnumeron de Himlal, unu el aktivaj parolantoj tie ĉi, kaj tuj vespere telefonis al li kaj diris ke mi tre volis renkonti lokajn samideanojn. Mi donis al li mian poŝtelefonnumeron kaj la nomon de mia hotelo por ke li vizitu min. Mi diris al li ke mi havis liberan tempon vespere de 19an semtembron. Li diris ke li telefonos al mia telefono. Sed nek li venis nek lia telefono. Mi povas imagi ke ili estas okupitaj. Sed ankaŭ mi estis okupita kaj malgraŭ okupiteco mi volis renkonti ilin kaj aŭkulti kiel ili progresas je esperanto-movado. Aparte, Himlal estas estrarano de Nepala Esperanto-Asocio.

Hodiaŭ mi estis okupita. Mi iris al Khairenitar kie vilaĝanoj mem aranĝas akvon por trinki. Ili ricevis helpoon por instali akvo kolektejon ktp per iu projekto parte helpita de Azia Evolua Bankon (ADB). Mi tre ĝojas ke vilaĝanoj tie ĉi estas tiom aktivaj.

Mi estis tiom okupita ke mi ankoraŭ ne havis tempon por sendi raporton al mia ĵurnalo. Kaj, mi komprenas ke mia ĵurnalo ne havos spacon por miaj "evoluaj" novaĵoj kiam okazas tiom grandaj politikaj eventoj en la ĉefurbo.

Kaj mi aŭdis tie ĉi ke okazos striko dum kelke da tagoj ĉar homoj ne trovis benzinon por iliaj veturiloj. Kiel oni povos ricevi benzinon kiam la ministro pro provizado jem estas okupita ataki al la oficejo de ilia partio? Hontinda. Homoj havas tempon por politike regi la partion sed ne povas sincere labori laŭ ilia posteno.

1 comment:

Jacob said...

Mi vidas ke hodiaux vi estas cxe la frontpagxo de via gazeto kun via miaj "evolua" novajxo pri la trinkakvo en Tanashu.
Gratulon pro tio!
Jacob