2007/08/12

Tre bedauxrinde...

Hodiaux estas eble la plej malgxoja tago dum mia vojagxo. Etis tiel planita ke hodiaux okazos kajto-flugigado kaj ankaux trinakdo de nepala suko "Kwati" kun nepalanoj kiuj laboras tie cxi. De mateno mi estis eksciita.

Sed mi unue malfruigxis pro dormanta horlogxo. Mi haste iris al la stacidomo de Kanajawa-Bunko, kie mi nun logxas. Kaj kaptis la trajnon al Yokohama, kiel ni planis matene. Mi do eltrajnigxis preskaux je la gxusta momento. Sed mi ne povis vidi iun ajn tie. Mi sercxis s-ino Gyanu Didi, kiu devis atendi min tie. Mi multe sercxis sed neniu ne-japana vizagxo estis tie. Mi eksteren iris por telefoni post 15 minutoj. Kaj strange la mi ne povis kontakti sxin. Iu vocxo auxdigxis en la japana, kiun mi tuute ne povus kompreni. Mi petis al nekonata japano kaj li volis helpi min sed nur estis neebla. Mi cxefe folas acxeti iun ludilon.

Kaj poste mi iomete promenis en magazenoj proksimaj kaj finfine reiris al hejmo, laca, malsukcesa kaj malfelicxa.

Iomete ripozis kaj uzis reton kaj do poste mangxinte blogas nun.

No comments: