2007/08/04

Mi renkontis invititojn



Matene mi lasis la hejmon de ges-roj Doi. Mi devis rekte iri al la hotelo Seaman's Club (Yokohama Escale) vespere. Mi ricevis la UK T-cxemizon de la Hirosxima paro kaj mi sukcesis donaci al idolon al la Doi. Mia nova vojo al la hotelo estis bone klarigita do mi ne timis pri la trajno.

Estis la dua tago cxe Nitobe Simpozio hodiaux. Mi trovis la lokon iom frue kaj iomete sole promenis laux la largxa strato. Estis bela loko kaj mi gxois la veturarton de lokaj homoj- tiom okupita strato kaj oni tiel patience veturas. Eble honoro al la regulo estas la eniro al evoluo.

Ankaux estis interesaj prelegoj kaj diskutoj - cxefe temis pri la disvastigxo de la angla en la aziaj landoj.

Jen estas la listo de la prelegtemoj kaj gxiaj prelegintoj:

4.1 La kultivado de fremdlingva edukado en la japana kultrura kunteksto - Marek Koscielecki
4.2 La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj euxropaj kun tutmonda signifo - Robert Phillipson
4.3 Anlglalingva edukado kaj lingvopolitiko en Japanio - Kawahara Tishiaki
4.4 La rolo de la angla lingvo en Cxinio - Feng Zhiwei
4.5 Koloniismo, naciismo kaj la disvastigxo de lingvoj de plivasta komunikado - Joseph Errington
4.6 La angla en la lingvoekologio de Barato - E Annamalai
4.7 La angla en azia scienco - Amri Wandel
5.1 La vivanteco de la gepatraj lingvoj: uzi la tradukadon kiel kultivilon - Probal Dasgupta
5.2 La indonezia inter aliaj lingvoj en Indonezio - Totok Suhardijanto
5.3 Lingva situacio d ecxinaj naciaj malplimultoj - Yang Zhiqiang (?)
5.4 Defioj por Japanio kiel multlingva socio: helpo ne estas nur alilandanoj - Hirakata Fumiya

Fine okazis diskutetoj pri kunmetitaj rezolucioj. Venis tiom multe da komentoj. Mi tre gxojas ke japanoj mute monstri instereson pri la angla lingvo en Japanio kaj pri neceso de multligveco - kaj pri minoritatoj kaj pri enmigrantoj.

Tre gxoje, mi vidis al Hamjei post 14 jaroj. Li estas la afable iranano kiun mi konis dum UK en Seuolo. Mi gxois vidi lin. Kaj ankaux gxoje ke mi povis saluti al S-ro Renato Corsetti. Poste mi povis iomete paroli kun kelkaj gesinjoroj kiuj interesigxis pri Nepalo.

Kaj min hazarde salutis S-ro Nawa Katsuo, kiu venis en Nepalo por lia esplorado kaj bone parolas la Nepali ligvon.

Mi revenis al la hotelo kun Hamzei kaj estis denove interesa sperto en la trajno.

La kunveno de invititoj jam komencigxis kiam mi atingis tien. Mi gxojis vidi la homoj kiun JEI kaj lokaj geesperantistoj inviis kaj zorgis dum la partopreno. Mi gxoje renkontis Indu, Shree kaj Apsana. Kaj estis ankaux aliaj invititoj kun kiuj mi volis korespodi sed ne bone sukcesis. Krome mi gxojis renkonti S-ron Nomra Tadacuna. Li estas mia kunragxiganto por estis en Esperanto-movado. Mi recipe memoras lin pro lia dauxra kuragxigo al verkado de la vortaro Esperanta. Li multe maldikigxis kaj maljunigxis en lastaj jaroj. Estis ege malfacila por mi memori lin. Li ne estis tia kiam mi vidis lin (imageble antaux 14 jaroj).

No comments: