2007/08/17

Mi estas en Kioto nun

Jen mia restado en Jokohamo finigxis kaj nun mi alvenis en Kioto ~ la bela, kvieta urbo de Japanio. Mi spertis tiel nomata super express trajnon kiu veturas 300 kilemotroj po horo. Estis interesa sperto por mi. Kaj pli interese, mi entrajnigxis en malgxusta trajno, sed kiu veturis al la sama direkto. Mi devis esti en la sekvanta trajno. Tamen ne gravas, mi uzis la saman trajnon cxar estis vakaj lokoj kaj bone atengis al Kioto.

Dank' al Tahira, sxi jxuste venis cxe la kajo kaj akceptis min. Sen sxia helpo, mi tute ne atingos al la domo. Sxi gvidis min gxis la Esperanto-Domo de Kioto. Mirinde, etas agrabla ideo malfermi tian domon kie esperantistoj de tuta mondo povas veni kaj tranokti. Estis nia ideo fari tion en Katmando, eble en 1995. Mi revis pri tio kun S-ro Kim eble en 1995 kaj cxio nun malaperas. Tamen restas espero cxe mia koro ke mi tiel iel faros similan. Mi de kore dankas al S-ino Aikauxa Secuko pro sxia dauxra laboro.


Estas malgranda tri-etajxa domo kie homoj venas kun dormo-sako kaj dormas. S-ino Aikauxa ankaux donas matenmangxon al la vizitantoj. Tio vere estas lauxdinda praktiko de Esperanto. Mi kredas ke tiaj homoj en la mondo vivigas la kreajxon de Zamenhof. Mia restado tie cxi estos ne forgesinda en mia tuta vivo.

Kaj, mi promenadis cxirkaux la stratoj kaj venis en la cxambro. Gxuste estis la tempor por la itala paro por reiri hejmen. Mi iomete babilis pri nepla movado kaj UK gxenerale. Ili bone renkontigxis kun Mukunda dum lia vojagxo al Germanio dum la Internacia Festivalo.

Poste mi ripozis en la cxambro. Mi estas tre felicxe ke mi partoprenos en la babila kunsido de Kiota Esperanto-Societo kaj denove al la Espernato-Domo por prelegi.

No comments: