2007/08/04

komencis kongreso



Do la kongreso komencigxis

Mi iris al la kongresejo kun invitaj geamikoj. Reza gvidis nin. Estis bela pejzajxo kun la maro kaj aro da sxipoj/boatoj.

Mi povis renkonti novajn kaj malnovajn geamikojn. Rita salutaro okazadis. Inter alie, mi gxois renkonti Franziska, Onklon kaj Sxlosxilon. Poste mi vidis Atilion dum la komitato.

Franziska, kiel kutime, devigis mangxi multege...

Mi gxois esti cxe la budo de Budhista Ligo. Mi premesis cxeesti en la kunveno por ni.

Estis malfacila trovi tablon por nia budo kaj mi ne ecx estis preparita por tio. Tamen mi kaj Indu sukcesis fari ion.

Nokte ni havis planon viziti al ZAIM sed mi revenis kun Vjetnamaj amikinoj.

No comments: