2007/08/11

Jen la fino de UK


Estis malfacile adiaŭi sed tio estas la regulo. Matene mi vekis sin frue ĉar restis iom da pakado. Mi ne sukcesis manĝi sufiĉe. Neio plaĉis al mi. Simple, mi evitas manĝi kaj preferis trinki sukon.

Mi sukcesis telefoni al Gyanu Diri kaj subite memoris ke mia programo kun Newa amikoj ne estas hodiaŭ sed nur morgaŭ! Dankon al ŝi. Mi tiom okupiĝis kun kongresaj aferoj ke mi ne povis memori la daton...

Iris al salona halo kun Vjetnaminoj. Estis preskaŭ preta. La programo estis mallonga sed sufiĉe signifoplena. Post la raporto de la ĝenerala sekretario kaj kongresa rezulucio, la membroj de LKK venis antaŭe kaj ni havis sanĉon saluti ilin. Post la fino, same kiel ĉiam, longe daŭris adiaŭo - la senfina laboro inter geesperantistoj.

Mi iris al la hotelo por ekzameni mian monujon ĉar ĝin hazarde lasis al mia valizo. Kaj poste mi iris al ZAIM, kie oni ĵus finis la ekspozicio kaj koncertoj. kiel antaŭ promesis, venis Ombro. Ni havis ŝancon helpi iomete al la Esperanto-pentristo kies pentraĵoj estis ekspozicitaj. Estis nepre honorinda ke tiu 70 plus jara pentristo ne nur amas Esperanton kaj tiel bone parolas sed ankaŭ donas koloron al bunta Espernato-evento per siaj pentraĵoj.

Per aŭto mi vojaĝis al hejmo de ges-roj Doi per la aŭto de Oshiaki. Estis mia plezuro denove esti ĉe tiu bela kaj komforta domo.


Estis mirinde granda manĝado - kvazaŭ bankedo. Kaj trinkante, ni babilis pri Esperanto. Ili demandis min pri la aktuala partopreno en Internaiĉia Himalaja Renkontiĝo. Samtempe ili sugestis min ke ni eldonu librojn. Mi proponis eldoni mian folkrakonton en Esperanto.

No comments: