2007/08/07

Budhismo per Esperanto



Landaj agadoj

Post longa atendo mi sukcesis paroli kun Atilio hodiaŭ. Mi unue donis la donacon senditan de Narendra kaj poste temis pri nepala Esperanto-movado. Mi ne devis diri al li ion ajn ĉar li mem bone scias kio helpas/malhelpas nepalan movadon. Fakte li bone ricevis leterojn de Bharat kaj Mukunda kiujn ili skribis al Atilio.

Mi montris la manuskripton de la vortaro kaj li promesis tralegi la Esperantan parton post kiam li estos en lia hejmo. Kaj, mi ankaŭ diris al li ke mi verkis vojaĝrakonton kaj folkrakontojn. Espereble li serĉos eldonistojn por miaj aliaj du libroj kaj mi ne devas multe pensi pri la vortaro ĉar ĉi finfine estos eldonata de Nepala Esperanto-Asocio. Poste mi povis paroli pri la sama afero kun Franciska. Ŝi nur multe timas.

Mi poste iom restis ĉe tiel nomata "UEA respondas" sed ne povis longe resti ĉar baldaŭ finiĝis. Mi tuj ion volis manĝi ĉar mi nepre volis esti dum tuta periodo en la kunsido pri landaj agadoj. Mi tuj kuris al manĝejo sed trovis min Faro kaj ni iris kune manĝi kun Onklo. Faro regalis min per la manĝaĝo. Dankon.

Miĉiko donacis al mi kelke da poŝtmarkoj por ke mi sendu ilin kun kongraaj markoj.

Estis jam la mezo de la programo kiam mi estis en la kunsido pri landaj agadoj. Venis mia vico paroli pri nepala Espernato-movado. Mi mallonge rakontis tion kion mi parolis hieraŭ. Mi ne povis tien longe ĉar mi devis iri al la fakkunsido pri Budhisma Ligo Esperantista (BEL).

La kunveno pri budhismo ankaŭ estis proskime al la fino. Mi certe volis paroli pri nepala Budhismo, sed ne havis tempon. Post la kunsido ni decidis iri al lu tempolo pri "Shin" buddhismo. Ni iris per trajne, kune estis polino kaj Ssvislandino kune kun japanoj kja koreoj. Estis agrabla loko. Eĉ en tiu moderna urbo, tiu kvartalo estis precipe kvieta kaj domoj ankaŭ estis pli malpli tradicia. Kaj, ĉiam paco kaj silento regas budhismajn templojn. La servantoj estis tre tre ĝentilaj.

Por la unua fojo mi aŭdis preĝo budhisma en Esperanto: "Al Budho mi refuĝas...". Kiam mi unue legis ĝin, mi trovis ĝin tre absurda kaj hodiaŭ, mi pensis ke nun ĝi estas tre taŭga metodo preĝi al la universala vero, anstataŭ per Pali aŭ Sanskrit. Kaj ankaŭ "la sutro pri ĉion ampleksana amo (Karaniyamettasutta, el Sutta Nipata 1-8" estis ankaŭ legita. Mi aŭskultis al la prelego de la ĉefo de tiu templo, kies onklo estis fama esperantisto kaj ankaŭ estsi ĉefo de Budhisa Ligo de Japanio. Dume, li diris ke "ne forĵetante nian pasion, mi povas fariĝi Budho". Tion ta ne povis digesti. Post la fino, mi rekte demandis ke ni Nepalanoj ne povas eĉ imagi pri fariĝi Budho. Ni kredas ke estas fenomeno okazas unu foje en miloj da jaro.

Poste ni revenis kaj multe diskutis pri Budhismo kun la polino.

Mi rekte iris al Zaim kun Bill kaj aliaj amikoj por ĉe esti en iu koncerto. Estis tre frua por ni. Do mi estis en librejo malsupre kie troviĝis senpagan retservon. Iom post la retumado, mi demandis supre kaj oni diris ke la koncerto fakte estas en alia Kannai Hall. Estis interesaj, belsonaj kaj energiaj prezentadoj. Post la kvieta Eŭropa muziko venis la tradicia japana kanto tio plej parte temis pri kamparana vivo. Kaj poste venis ŝatan japanaj drumoj. Ili havas kortuŝajn ritmojn, tertreman rapidecon kaj harmonian melodiojn. Krome ili bone scias kiel bele prezenti la sonojn de drumoj.

Fine veis kunmetaĵo de Japana kanto kaj okcidentaj muzikiloj.

Mi volis reiri al Zaim aŭ hotelo sed mi ne povis trovi iun ajn el Hotel Yokohama Escal. Poste mi trovis Shanshan kaj decidis kune iri al hotelo. Poste ŝi diris ke ŝi volis iri al Zaim por rigardi kinon. Kaj mi akompanis al Zaim. Sed kiam ĝi komencis mi trovis ke estis tediga kaj mi volis reveni. Mi serĉis por Shanshan kaj mi trovis ke ŝi jam foris. Dank' al helpo de Ishi Nagato mi sukcese atingis al la hotelo. Ishi estas japano sed post studo de ĉinaj literoj, li volas labori en Ĉinio. Mi invitis lin al mia hejmo kaj promesis ke mi gastigos lin dum kelkaj tago.

No comments: