2007/04/12

Prelegoj pri Esperanto - Bharat - Festivalo de Bisket


Estis tre eksciitaj tagoj hieraŭ(11a Aprilo) kaj hodiaŭ (12a Aprilo). Hieraŭ vespere ni seminariis pri Esperanto al Rehdon Collage al pli ol 50 gelernantoj kaj instruistoj. Estis tiel subite aranĝita ĉio. Poshraj enkondukis pri Esperanto kaj Narenrdra prelegis pri filozofio de la internacia lingvo. Mi psote parolis pri ecoj de la lingvo, gramatiko kaj mia sperto kiel esperantisto de 16 jaroj. Kaj ankaŭ mi iomete klarigis pri la movado de Nepala Esperanto-Asocio.

Mi ĝojis ke multaj el ili havis demandojn pri la lingvo kaj montris al ni intereson pli lerni ĝin. Kaj oni demandis pri la historio de Nepala movado. Narendra tre volonte diris ke ni povas instrui ilin senpage - kaj do oni suspektis ĉu ni iel gajnas monon? Mi volis diri - iu eble gajnas ion ajn sed ni ne. Dum du horoj, ni povis klarigi al ili preskaŭ ĉion pri la internacia lingvo, ĝia uzo, utileco, eco kaj disvastiĝo tutmonda.

Ni lasis nian oficialan retadreson kaj telefonnumeron de Nepala Esperanto-Asocio. Se ili volus lerni ĝin, ili kontaktus nin.

Hodiaŭ matene estis simila seminario ĉe Scholars' Home Academy. La prelego okazis kiel trejnado por la instruistoj. Ankaŭ estis kun ni Jakob.

Narendra enkondukis pri la filozofio kaj mi prelegis pri la lingvo, ĝia disvastiĝo kaj gramatikajn regulojn. Estis pli seriozaj aŭskulstantoj hodiaŭ. Ili multe demandis pri internacieco de la lingvo. Kaj Jakob ankaŭ prelegetis pri sia sperto kiel esperantisto dum diversaj internaciaj agadoj kaj montris ke lia koputilo funckias per Espernato, ke li ĝuis mutajn esperanto-festivalojn ktp. Mi klarigis pri historio de Esperanto, ĝia kreinto, nuntempa movado kaj movado en Nepalo. Poste mi instruetis ilin pri la lingvo - estis duonhora leciono ĝenerale sed estis tiel ke ili finfine diris -" Mi povos duonon kompreni se iu parolas ĝin al mi aŭ mi legas ion". Mirinde, esperanta.

Intertempe, mi ricevis leteron de Bharat, el Germanio. Srange, li memoras nun ke li vizitis al Europo kiel Esperantisto el Nepalo. Bone. Ĉu ne estus pli bone se li almenaŭ informis pri lia plano vojaĝi antaŭ ol lia foriro? Mi memoras dum la sabato antaŭ ol lia vojaĝo, li prelegis kontraŭ mia blogo sed li eĉ ne diris ke li vojaĝo. Li ankaŭ menciis ke li baldaŭ volaĝos al Belgio, kie ankaŭ li estis invitita. Mi volus scii ĉu ili sciis ke Bharat vojaĝis "sekrete" kaj "private" do li ne rajtas paroli ion ajn reprezentante Nepalan Esperanto-Asocion. Strangaj estas tiaj organizaĵoj de riĉaj landoj, kiuj ne volas kreskigi demokration ĉe nij asocioj. Pli interese, li skribis le li donis rajton de sekretario al Shri Prasad Pokrel kaj Poshraj. Mi denove volis scii kiu donis lin rajton elekti lian sekretan reprezentantoj? Mi ne povas kredi kial kelke da homoj imagas ke li estas la reĝo kaj liaj vortoj estas leĝoj. Mi eble devas skribi al li ke asocio nun ne plu estas en ies poŝo.

Jen komencis la plej granda fesivalo de Bhaktapur. Tio temas pri ĉaro festivalo de Bhairav kaj Bhariravi, la lokaj gedioj, kiuj estas konataj kiel avo kaj avino. Oni tiras la ĉarojn al ŝtonpavitaj stratoj. Kaj ne eviteble de tempo al tempo okazas ŝtonĵeta batalo inter anoj de du kvartaloj. Jen mi aldonas foton kaj poste skribos pri ĝi detale.

No comments: