2007/04/25

Gratulon ! Jen unu jaro de demokratiiĝo

Jam pasis unu jaro kiam la reĝo de Nepalo Gjanendra finfine surgenuiĝis, post 19-taga senpaŭza demonstracio de milionoj da homoj, kaj diris ke la politika potenco nepre apartenas al popoloj.

La jaro de 24a aprilo 2006 ĝis 24a aprilo 2007 en Nepalo estis plena je ĝojoj, esperoj kaj celebradoj sed samtempe sekvis malĝojo, malespero kaj bedaŭro - oni ne povis ĝui la venkon kvankam estis la unua fojo ke le reĝo de Shah dinatio dum pasinataj 238 jaroj konsentis ke li fakte estas malpli forta ol la popolo. Ĉar timo, suspekto kaj necerteco regis kiam ajn oni volis celebri la veran demokration.

Unuflanke, la politikaj partioj ne povis libere diri ke la gvidistoj fakte volis senradikigi la monarkion kaj ĉiam nur feliĉigis kaj la popolon kaj la reĝon. Due, ili samtempe montris saman econ - ili mem pruvis ke ili estis en politiko ne por servi la popolon kaj evolui la landon sed por sidi sur gravajn seĝojn kaj ĝui la "aventeĝon". Trie, pli grave, oni vidis ke la reĝo ne dormis pace en lia luksa palaco kiam la parlamento disigis lin el ĉiuj politikaj roloj - anstataŭe li rekte aŭ malrektre kreis malpacon provokante (aŭ eble subtenante) Hinduanojn, pro-reĝajn paritojn ktp. Kiam la tuta lando preparis sin pro celebri la datreveno de restarigo de demokratio, la gereĝoj iris al iu Hinda templo de Dakshinkali kaj preĝis al la diino (eble por reteni la diktatoran potencon) kaj ofertis bestojn kaj kokon por ke li tetrovu potencon kiel diktatoro denove.

Kvare, keke da eksterlandaj diplomatoj tro multe agis kaj volis insturi al Nepalanoj ke Maoistoj ankoraŭ estas teroristoj kaj petis ne akcepti ilin. Sed, mirinde, je nia flanko, ni vidas ke ili fakte estis unu el grandaj fortoj por Nepalanoj por forpeli la reĝon kaj restarigi veran demokration.

Inter alie, la politiko ankoraŭ estis en manoj de altklasaj Hinduanoj (ĉirkau 30 procentoj) kiuj ankoraŭ ne volis akcepti indiĝenojn kiel forto de la lando kaj ne volis doni ilin laŭ proporcian spacon en politiko, ekonomio socio ktp.

(Vi miros ke kelke da malaltkastanoj ne povis partopreni en kuirarto-ekzameno de lernejo pasinta semajne ĉar la instruistoj, kiuj apartenas al altkastanoj, ne volis manĝi kuirita de la malaltkastanoj).

Tiel, Nepalo ne sukcesis gajni tiom da facilecon en demokratio kiom ili rajtis - pli multe da tempo de indiĝenoj, parolantoj de lokaj lingvoj, virinoj, Madhesanoj (la homoj el suda ebenaĵo) perdiĝis demandante egalecon en politiko al partio aŭ la registaro.

Antaŭ unu jaro, oni kredis ke ili havos la baloton de konstitucia asembleo ĝis junio kaj la unua kunveno de la asembleo deklaros Nepalon kiel la respublika lando. Sed pro malagado aŭ manko de akordio de kelkaj gravuloj de Nepala politiko, ili nur parolis grandbuŝe sed tute ne laboris (mirinde, simile okazas en Nepala Esperanto-Asocio!) por demokratio, por sia propra celo. Nun estas certa ke ne okazos la elekto en junio, do oni devas atendi plu. Ni devas noti kaj antaŭ 50 jaroj tiama reĝo Tribhuan ankaŭ diris ke okazu konstitucia asembleo por ke al popolo verku konstitucion por si, sed sekvis aro da politikaj komplotoj ke ĝi ne povis okazi. Do, homoj timas ke simile okazos denove.

1 comment:

Fajro said...

Ho! la tempo flugas!

Gratulegon!

PD: kiam vi sxangxis de blogarejo?