2007/04/20

Festivalo de lango-traborado



Multaj aferos pasis in pasinta semajno.

La Dimancxo estas la festivalo de lango-traborado, kio okazis en Bode vilagxo apud Katmando (estis iu Esperantisto tie). Estas intersa festivalo kie iu persono staras ke lia lango estu traborita per 15-centimetro-longa borilo kaj portante pezan bambuan strukturajxon, li promenas cxirkaux la vilagxo kiam homoj akompanas lin kun tradiciaj drumoj. Laux legendo, iam venis al tiu vilagxo iu diablo kaj kreis problemojn. Do, la lokanoj iu nokte kaptis lin kaj boris lian langon kiel puno. Do, la vilagxanoj nun cxiu jare imitas la diablon kaj memoras kiel brave ili batalis kontraux la diablo kaj venkis lin pro la sekureco de la vilagxo.

Marde estis tago de patrino, kiam homoj donacas ajxojn al siaj patrinoj kaj dankas la patrinojn pro naskado kaj kreskado. Tiuj kiuj ne plu havas siajn patrinojn donacas gxin al loka pastro. Mi faris la saman cxar mia partino jam forlasis min antaux kvar jaroj.

Nu, pli alia afero. Nun estas preskaux certa ke ne okazos elekto de konstutucia asembleo en junio, kiel la politikaj partioj antauxe decidis. La Maoistaj ministroj ne povis montri sian ekziston en la registaro. Ili povas havi bonajn ideojn sed eistis malfacila por ili batali kontraux la feudalismo en aliaj partioj. Ili devas multe labori kontraux aliaj partioj ke cxiuj finfine estu koncencitaj ke ili povas kune forigi la regxon.

Jes. Mi ne forgesu. Estas iu japano kiu nun laboras cxi tie. Li jam akiris nepalan civitanecon kaj jxus hieraux li sukcesis registri sian propran politikan partion. Mi ne pensas ke Nepalo farigxos alian Peruon iam.