2006/07/02

Renkontiĝo kun Bhara

= = =
Julio 02, 2006

Post morgaŭ vojaĝos Bharat al Hongkongo kaj  Filipinoj por instrui Esperanton kaj renovigi Esperanto-movadon tie. Ĝojiga afero! Miaj bondeziroj al li.

Li ĝus venis al mia oficejo kaj mi kune drinkis bieron, diskutante pri Esperanto-movado. Li proponis min ke mi instruu Esperanton kaj trovu la tajpitaĵojn de mia E-vortaro kiu perdiĝis kiam la komputilo fuŝis. Kaj li proponis ke Nespa eldonos libron pri mia vojaĝo al Muktinath.

Li ankaŭ informis min ke Mukunda kaj Indu vojaĝos al Florenco por partopreni al UK (intertrempe mi telefone parolis kun Indu kaj ŝi diris ke ŝia vizo estos preta morgaŭ). Bonege, sed mi nur bedaŭras ke oni ne diskutas pri tiaj gravaj aferoj dum E-kunvenoj. Kvankam mi ne estas estrarano, mi preskaŭ ĉiu sabate estas kun ili.

Posttagmanĝe, mi telefonis al Poshraj kaj petis ke aranĝu Esperanto-seminarion dum la venonta Himalaja Renkontiĝo. De unua renkontiĝo mi batalis por inkuzivi ĝin en la renkontiĝa programo sed post la ĥaoso en la unua, ni simple lasis ĝin.

Mi iris al la Nespa oficejo hieraŭ tagmeze ĉar mi volis diskuti pri "E-seminario" kun Poshraj kaj Narendra. Sed mi ne povis ĉar mankis ŝlosilo al la ĉambro kaj ni nur dum momento sidis en iu proksima resturacio. Philip helpas pli bonigi la broŝuron kiun verkis Narendra. Mi tuj lasis ĉar mi devis esti en iu politika programo por raporti.

Plej badaŭrinda afero, mi ne povas blogi en mia normala blogejo (www.razeno.blog.com). Lasu min provi nun.

No comments: