2006/04/28

Unua parlamento sen reĝa represento

Aprilo 28, 2006

Hodiaŭ la popolo de Nepalo vidis la historian parlamenton kie neniu sidis kiel opozicio kaj pli grave, ne venis simbola standardo de la reĝo (reĝa ĉeesto, aŭ fizika aŭ simbola ĉe parlamento estis deviga en estonto)!

Post mortiĝo de 16 homoj kaj vundiĝo de centoj da homoj la reĝo de Nepalo akceptis la veron ke li ne povos subpremi la homamason kiu postulis demokratian rajton kaj revis pri Nepalo sen reĝa.

S-ro Girija Prasad Koirala, kiun la reĝo anoncis kiel la ĉefministro laŭ la propono de sep politikaj partioj, estis tre malsana (li estas 84 jaraĝa), proponis per sia letero al la parlamento ke oni okazigu la elekton de Konstitucia Asemblo. Ĉiuj membroj bonvenigis ĝin. Oni formale diskutos pri ĝi kaj plej verŝajne oni akceptos ĝin - tio signifas ke nun oni verkos novan kosntitucion laŭ la propono de elektitaj homoj de la asemblo. Oni kredas ke nun venos tia konstitucio kie rajtoj de ĉiuj etnoj, kastoj, religianoj estos sekuraj.

Ekstere, membroj de etnaj popoloj, Budhistoj kaj aliaj protestis kaj minacis al la membroj de parlamentoj ke ili nepre proponu kaj akceptu la elekton de konstitucia asemblo. Jen venas komenco de bonaj tagoj, sed mi kredas ke la vojo ne estas tiom facila. Sed estas nun certa ke la politikistoj neniam laboros kontraŭ la volo de pooplo.

Hieraŭ okazig grandegan amaskunvenon kie la politikistoj promeis labori nur laŭ la deziroj de popolo.
Posted by razen at 20:26 | Permanent Link | Comments (5)

No comments: