2006/04/11

Reĝo ne interesiĝas pri paco

Aprilo 11, 2006

Katmando estis egale malpaca ankaŭ hieraŭ. Simile, demonstraciantoj estis vunditaj, batitaj, arestitaj. Dum unu semajna demonstarcio, la reĝa registaro ne montras ian signon ke ĝi interesiĝas pri paco.

Denove, kiel ĉiam, la registaro precipe atakas ĵurnalistojn. La Federacio de Nepalaj Ĵurnalistoj hodiaŭ diris ke jam 111 jŭurnalistoj estis arestitaj en unu semajno. Kaj pli ol cent estis vunditaj. Kvar ĵurnalistoj el unu eldonejo estis cetere batitaj ĉar tiu ĵurnalo skribi pri vunditaj demonstraciantoj.

Mi miras rigardante la diferenco inter du televioj - registara kaj privata. La registara montras la tutan scenarion kvazaŭ ne okazis io grava sed nur "teroristoj" kaŭzis malpacon en la lando. Kaj vidu la privatan televidon, ili rekte montars kiel brute la policanoj bategas homojn en strato (kvankam ili scias ke privataj televidfotiloj staras tie). Imagu kiom ili suferos  en malliberejo. Tio estas autokratio.

Mi estis ĉe la preskunveno de ministro pri informado kie lidiris ke teroristoj estas en amaso de la demonstraciantoj kaj devas agi tiel. Eble la irmalpermeso daŭros longe.  

Mi sukcesis eksteren iri por blogi kaj do estis tempo pro irmalpermeso. Mi estis hejme, parolante kun ĵurnalist-amikoj kaj rigardinte televidon.

Mi ne povis eĉ toleri ke kaptinte policanoj batis la protestintoj kiuj fuĝis. Unu policano iris en iu domo pro katpi protestanto kaj ĵetis lin el kvaretaĵa domo !!! Eble eĉ Hitlero ne estis tiom kruela kiom estas la reĝo.

Kaj vidu, la reĝo ankoraŭ ne reagas al la demonstarcio. Same kiel la legenda impereisto de Romo, li ĝuas religian vojaĝon en montetoj....

READ MORE
Posted by razen at 13:04 | Permanent Link | Comments (4)

No comments: