2006/04/06

Politika ĥaoso en Nepalo

Aprilo 06, 2006

Okazis ĥaoso politika denove. Nun la politikaj partioj ne rajtas ie ajn porotesti en la ĉefurbo. Ĉirkaŭ 20 politikstoj estis arestitaj el siaj hejmoj hieraŭ kaj denove 50 da profesiuloj, ĵurnalistoj, leĝistoj, ktp estis areatitaj.

Ankaŭ ĉirkaŭ 50 da polikistoj estis areatistaj. Nun la stratoj estas tute malplena je veturiloj, nur kelke da homoj trapasa. La registaro kaptis ĉirkaŭ 500 busojn por ke ili devige veturigos la homojn sed tio eĉ ne eblis.

Hodiaŭ estas la komenca tago de 4-taga protest programo kaj por malsukcesigi ĝin, la registaro diris ke politikaj protestoj estos kontraŭlegaxaj. Hondinde. Kaj la registaro ankaŭ malpermesis centojn da busoj kiuj venis en la ĉefurbo. Ili estis haltita survoje.

Kaj strange, la reĝo anakoraŭ ne audas pri la politikaj sanĝoj. Li nun esats vojaĝanta en divesaj vilaĝoj por preĝi en Hinduaj temploj. Ni ne devas scii pri la Roma impereistro.

Aliflanke, la maoistoj atakis en urbeto Malangwa hieraŭ nokte kaj surterigis fulantan helikopteon de la armeo. la flugintoj verŝajne mortiĝis. Kaj ĉirkau 15 da homoj - el ambaŭ flanko j estis mortitaj. Kune, ili anakaŭ kaptis kelke da registaraj oficistoj. Krome la malliberejo estis rompita kaj ĉiujn malliberulojn ili kun portis. La detala informo poste sekvos.

READ MORE
Posted by razen at 15:07 | Permanent Link | Comments (0)

No comments: