2006/04/02

Mi fariĝis stulta

Aprilo 02, 2006

Kutime (plej ofte en Eŭropo) oni faras tiel ke siaj geamikoj fariĝas stultaj dum la 1an de aprilo. Okazis same ĉe ni ankaŭ, dank' al okcidenta modo, televido ktp.

Ankaŭ mi fariĝis stulta jene. Estis sabate kaj mi iris al Asocio kiel kutime. Estis Bharat, Narendra, Nabin Lal kaj Philip. Ni iomete babilis pri la gepoloj. Kaj subite Narendra diris ĉe li ĵus ricevis telefonovokon de ili kaj ili estas en la sama Punhill Hotelo kaj diris ke estis sekuraj en katmando.

De komenco de ĥaoso mi volis aŭdi ilin kaj eble pro mia profesio, mi estis senpatienca renkonti ilin. Mi tuj promonis ilin ke ni vizitu ilin. Ni staris ka preskaŭ estis ĉe la pordo kaj iu saĝulo diris, "Ĉu hodiaŭ ne estas la unaan de aprilo?" Do, ĉiuj revenis kun longa rido. Mi estis je stulta pro mia profesio aŭ sciivolemo.

Krome, mi demandas sin kial Nepala Esperanto Asocio havas sian propran estraro se la anoj ne volas vidi unu al alian eĉ dum sabatoj? Kial ili kandidatiĝis? Kion ili cerlas fari estinte estraro? Ĉu ili vere scias la celojn de UEA, kujn ĝenerale  la estraroj  promesas prenumi? Mi ne plu volas kritiki iun aŭ ion sed restas tiaj demandoj en mia kapo.

- - -

Eldonis tia "stultiga" novaĵo hieraŭ ankaŭ nia ĵurnalo [The Himalayan Times]. Ĉiujare ni faras tiel. Sed tio okazas tiom sekrete ke eĉ ni raportistoj ne scias ĉu vere tia novaĵo venos aŭ ne. Tamen, ĉi voje la novaĵo estis mem naive stulata. Oni ne kredas tiajn novaĵojn. La speicala novaĵo diris ke la registaro baldaŭ translokigos faman turon de Katmando "Dharahara" al alia parko por konservi ĝin. Estas alia afero ĉu translokigo estas konservo aŭ ne. Sed la baza problemo estas tia ke nia registaro neniam pensos por konservado. la urbestro antaŭa decidis ke ili luos la monumenton kaj la ĉirkaŭan lokon por ke la komencistoj staru bazaro en tiu monumenta
loko.

No comments: