2006/03/18

Renkontiĝo ĉe Nespa


Marto 18, 2006

Hodiaŭ estas la unua sabato laŭ la registara kalendaro kaj do devas okazi la estrara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio. La bonsanĉa partopreno en la Internacia Himalaja Renkontiĝo ja donis al mi energion denove estis pli proksime al la landa movado. Jen mi aranĝis tempon ke mi ankaŭ ĉe estu.

Mi estis tie je la 12.00 sed nur trovis min Bharat, Narendra, Poshraj kaj (kiu alia?). Bone post duonhora atendo mi trovis sufiĉe multe por diri ke estis kunveno. Oni multe krokodilis pri diversaj aferoj  - de politiko ĝis teĥnologio. Ni tralegis novaĵon pri Azia Kongreso en revuo Esperanto kaj la foloaro en Ĉina Radio Internacia. Ĉefe ni memoris bonajn anekdotojn pri nia piedvagado. Kaj finfine mi devis tiri ilin al kunvenaj temoj je 1.00, ĉar mi devis foriri.

Kvankam ne estis sufiĉe da estraranoj por decidi ion, oni komenics neformalan disukuton. Oni tre vigle diskutis ke ni devas aĉeti teron/domon kun la mono ni havas kaj ni devas lui pli malmulte kostan ĉambron por la asocio. Jam estas tre malnovaj temoj - oni jam diskutis pri tio multfoje sed ankraŭ ne okazis vere io. Kaj denove la sama filozofio ke devas fari tion kaj tion. Ni vidu kio vere okazos.

Kaj oni volis paroli pri la Renkontiĝo. Oni parolis ke Agrihotri elspezis tiom kaj tiom. Mi demandis la kial Bharat kaj Archana devis veni al Pokhara (kiam ni finis nian piedvagadon). Li respondis por instrui Esperanton. Mi demandis ĉu li sukcesis instrui iun, li jesis. Sed mi raportis ke mi aŭidis ke neniu lernis. Li diris tio estis alia afero ke li ne sukcesis instrui. Do la centro de la diskuto - kial oni devas vojaĝi per la monon de asocio kiam ne estas certa ĉu oni sukcesos. Lia rekta respondi surprizis min - "Mi estas ĝenerala sekretario kaj mi povas viziti ien ajn se mi sentas bezonon." Prakas Shrestha iom rekte atakis lin demandante kiu pagos lian viziton ktp kaj Bharat montris sian econ - "Oni ne rajtas demandi al mi antaŭ ol mi prezentas sian elspezon". Ho ve ! tio estas 'reĝa demokratio' mi pensis, kaj ne plu volis sidi tie.

Kaj do oni konsentis ke la la promeso de Agrihotri donaci 4,000 rupioj al Poĥara filio esta sia privata donaco kaj oni devos decidi ĉu ili donacu monon por aĉeti ŝrankon aŭ ne.

Denove oni diskutis pri malsukceso kolekti membrokotizon kaj preferis igi homojn dumvivaj membroj. Antaŭe eble ĉirkaŭ 1993, ni, tiamaj geesperantistoj decidis ne esti dumviva membro ĉar ni ne povos daŭre pagi membrokotizon kaj la asocio malprofetos. Se estas ĉies deziro, mi tuj volas esti dumviva membro.
 [el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: