2006/03/22

Princo donacas rinocerojn kontraŭleĝe


Marto 22, 2006

Kiam Nepalanoj pli multe implikiĝas je politikaj krizoj, la princo de Nepalo Parash sukcesis sekrete aranĝi kontraŭleĝan “donacadon” de rara animalo rinocero al Aŭstrio. la paro de renoceroj estis jam senditaj antaŭ dek tagoj al Aŭstrio kaj hodiaŭ la geprincoj kun aliaj helpantaj registaraj oficistoj flugis tien por oficiale donaci ĝin al la prezidanto de registaro de Aŭtrio.

La princo prezidas tiel nomatan ne-registara organizaĵo pri naturkonservado sed estas tia pseudo-registara organizo kies patrono estas la reĝo.

Antaŭ la demokratia periodo, tia donacado kontraŭ neklara profito de la reĝa familio estis fifama kaj estis malpermesita dum pasintaj dek jaroj.

Ĉar Nepal estas la membro de Kunveno je INternacia Komreco de Danĝerigitaj Specoj de Ĝungalaj Floroj kaj Bestoj (CITES) ekde 1975, ĝi ne rajtas eksporti kaj importi tiajn animalojn eksterlande. Kaj ĉar Nepalo jam ricevis multege da mono el eksterlandaj organizaĵoj je konservado de rinoceroj, ili ankaŭ postulas klarigon pri la donacado.

La registaro tie ĉi nenion jam diskonigis pri la plano donaci, nek la registaraj oficistoj iam klarigis kial ni donacos ilin al Aŭstrio kaj kion Nepalo gajnos per ĝi. Neniu scias kiel la princo povis decidi pri la kontraŭleĝa donaco ilin sen permeso (au kun) de registaraj oficistoj kaj kiel li sukcesis flugigi la bestojn en aviadilo kiuj estas bone garditaj en la ĝangalo.

Kelke da organizaĵoj jam esprimis malkontento pri la sekreta donaco, menciante ke tio povas esti ia donaco kontraŭ individua profito de la princo. Sed pro la rekta regado de la reĝo, ili ankaŭ ne povas malferme protesti kontraŭ ĝi.

Unu el tiaj organizaĵoj hodiaŭ skribis al la registaro ne ricevi tian donacon ĉar tio ne reprezentas la amon de la popolo.

PS: Ĉu vi scias pri www.raporto.info?

No comments: