2006/03/23

Peto al Auxstriaj samideanoj


Marto 23, 2006

Estimataj samideanoj de Aŭstrio,
Saluton. Mi skribas al vi el Nepalo. Mi estas fakdelegito pri ĵurnalismo kaj ankaŭ laboras kiel raportisto.

Mi havas peton. Ĵus venis princo de Nepalo en via laondo por transdoni paron da rinocero al la registaro de Aŭstrio. Estas plezure ke ni havis ion por donaci al tiel bela kaj kultura lando.

Sed tiu donacado jam kreis bruon en Nepalo. Fakte, Nepalo ne rajtas "donaci" tiajn specialajn bestojn eksterlande - estas kontraŭleĝe. Sed la princo, kiu mem estas prezidanto de ia fonduso pri
naturkoservado. Kaj kiel princo de la lando, kie la reĝo havas ĉiun politikan rajton, li subite sendis la paron sen informo al la popolo.
Oni multparte suspektas ke la princo donacis la bestojn por ricevi ian tian profiton personan de la registaro de Aŭtrio.

Mi petas bonvolu trovi pli detalajn informon pri la rinocero kaj sendi al mi - kiu petis la donacon, kiom la Aŭstria registaro volas pagi por tio? kial la princo estis preta donaci ilin kaj kiom/kion li gajnas donacante la posedaĵo de la tuta lando?

Mi estos pli feliĉa se vi skribos al iu redaktoro de ĵurnalo pri tiuj aferoj. Mi opinias ke popoloj de Aŭstrio devas resendi la bestojn al Nepalo ĉar tiu donaco ne venis al via ladon kun konsento
de la popolo.

Vi scias ke nun Nepalo mankas demokration kaj reĝo faras ĉion laŭ sia volo. Do, la ĵurnalistoj multe riskas sin raportante pri tio.
Bonvolu ne citu mian nomon sed mi tre esperas ke vi povos skribi al viaj amikoj pri la kontraŭleĝa donaco el Nepalo. Eble almenaŭ dum Esperanto-eventoj. Jen, Esperanto estas ĉiam preter politiko kaj por popoloj, ĉu ne?

No comments: