2006/02/04

Mi vojaĝis kie geinfanoj estas geezigitaj

Februaro 04, 2006

Mi vojaĝis al malgranda vilaĝo iom malproksime de la ĉefurbo hieraŭ kaj mi peskaŭ ploris, vidinte la situacio kaj pensmaiero de la vilaĝanoj.

Mi devis piede vagi dum du horoj por atingi al tie. Kagati Gaon estas unu el fifamaj lokoj en mia lando. Ĝi situas nur ĉirkau 20 kilometroj nordokcidente de la ĉefurobo sed ankoraŭ vivas 500 jaroj malfrue ol la tempo.

Estas tie kutimo ke geinfanoj de 10-15 jaroj estas geedzigitaj. La gepatroj zorgas pri ĉio kaj ili aranĝas ĉion. La infanoj nur povas obei siajn gepatrojn. Antaŭe, ili havis pli ol 25 da paroj (aŭ etaj paroj) geedzinigitaj ĉiu jare. Sed, dank' al la laboroj de gejunuloj, la fi-tradicio nun malkreskas. Malgraŭ ĉio, ili sukcesis geedzigi 7 parojn ĉi jare.

Strange, milionoj da dolaroj venas el diversaj landoj por ke tiel nomataj ne-registaraj organizoj laboru kontraŭ fi-tradicioj kaj speciale por virinaj kaj infanaj rajtoj. Sed, ĉiuj scias, plej granda parto de la monsumo iras al la ruzaj "sociaj aktivistoj" kiu scias kiel suĉi la monon por si antaŭ ol uzi ĝin por la bozenanta parto de la socio.

La ĵurnalistojn la lokanoj tute la toleras ĉar ili nur kaptas malbonan informon kaj foton por propogandi (tio ne helpas al komunion sed certe jes por la soicaj aktivistoj kiuj faras novan programon kaj gajnas denove monon el ekstarlandaj donacantoj). Mi bone parolis kun ili sed ne fotis la novedzinon, kiu eble havis malpli ol 15 da jaroj. Bedaŭrinde, la reĝo ne scias pri tio.

Denove pri reĝo, kiam la tuta urbo estas en problemo, la reĝo, ĉefo de armeo, ĉefo de polico hieraŭ nokte preĝis al loka diino, por ke ŝi donu ilin forton pli forte subpremi la popolon, postulanta demokratian rajton.

UNICEF petis al la regiataro Nepala ke ne metu balot-statolon en lernejoj ĉar iam povas okazi konflikton ĉe tiu loko. Kaj la eduka ministro hodiaŭ respondis ke UN ne havas rajton insturi aŭ peti ion al la Nepala registaro - tio estas la ekzemplo de aŭtokrata regado.

Kaj nome de protekto de la civitanoj, la registaro anoncis hodiaŭ ke du personoj kune ne povas rajdi motorbiciklon. La policanoj konkludis ke kiam la rebeloj venas por atako, ili venas sur motorbiciklo kaj du personoj en unu motorbiciklo estas la kaŭzo de atako, laŭ la policanoj. Ridinde.

De morgaxu ĝis sekvonta dimanĉo la tuta lando estos fermata. La Maoisto anoncis ke la lando estu fermata - tio signifas ke la bazaroj, lernejoj, transporto, fabrikejo kaj aliaj institucioj estos fermata dum la tuta semajno. Oni nur rajtos pieden vagadi sur malplenaj stratoj. Kaj tio celas malsukcesigi la elekton de urbestroj, kion la reĝo rekte anoncis. Oni ne scias kiel homoj povas vivi sufokante dum unu semajno. Kaj pli ol ĉio, la turistoj suferos.

Neniu el NEspA ĝis nun informis ion ajn pri la plano de Internacia Himalaja Renkontiĝo. Nature oni ne informas min kaj mi ankaŭ ne ĉiutage petas informon (tio ne estas modesta ĉar oni simple ne volas sciigi min). Sed mi hontas kiam eksterlandanoj volas scii pri eblaj sanĝoj pro la politika malstabilo.

Mi volis partopreni la E kunsidon hodiaŭ sed poste rezegnis ĉar mi scias ke decidoj ne okazas dum la kunsido sed ie ekstere.

[Bonvolu legi mian raporton (enl la angla) pri la infanaj geedziĝoj kiu aperis en mia ĵurnalo. Vi povas trovi ĝin ankaŭ ĉe :

http://www.thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aFanata0scqzpfa9Ta5a9a.axamal&folder=aHaoamW&Name=Home&dtSiteDate=20060204

No comments: