2006/02/25

Margreet, blogo pri vojagxo

Februaro 25, 2006

Feliĉe ke Margreet jam estas en Katmando. Mi ne povis ankoraŭ renkonti ŝin sed estas sufiĉe por mi scii ke ŝi estas en Hotel Singhe, kiel ĉiam.

 Mi hodiaŭ iris Nespa Oficejo por aktualiĝi pri IHR aranĝoj. Mi eistis ĝoja ke mi vidis multajn (sed ne la prezidanton, ĝenerala sekretarion ktp). Mi unue demandis pri Margareet kaj Posh Raj respondis ke ŝi jam estas en Hotelo kun la Nederlanda paro (eble ili venis unuope). Kaj samtempe mi sciis ke Ursula ankoraŭ jam estas en Katmando. Bone. Ŝi iam telefonos min.

Mi certigis sin pri mia vojaĝo kun Rustam kaj mi feliĉe aŭdis ke ĉio estas jam aranĝita.

 Kaj mi tuj iris al Hotel Singhe por renkonti al Margareet sed bedaŭrinde ŝi ne estis tie.

 Do mi revenis.

 Kaj mia filo estis kun mi hodiaŭ. Li estis iom malsana hieraŭ nokte kaj mi tre volis kunvojaĝi kun li. Sed strange, li iris al ie kaj ne volas sidi dum dek minutoj kaj tuj petas al mi foriri. Estas eta diablo.

Mi eĉ kunportis lin al mia oficejo dum momento. Komence li eistis feliĉa kaj do ne volis esti ankaŭ tie. Mi povis kunporti lin tien nur ĉar hodiaŭ estas sabato kaj kvankam mi devas labori, mia ĉefo ne venas.

 Nu, mi ĵus iris al www.esperanto.blog.com kaj mi vidis ke iu sinjoro jam metis informon pri sia Esperanto-vojaĝo. Tio nomiĝas http://terra-esperanto.blog.ca La kreinto estis jena:

Stéphanie Bellenger
Raportistino senlimas
Tel.: (514) 803-0918

Mi vizitis lin kaj trovis ĝin interesa.

Simile,

Betti Chatarjee skribis al mi pri interesa loko kie oni povas subskribi por fortigi petskribon al UN por agnoski Espernaton kiel internacia lingvo. Bv partiopreni tien. La kreinto celas kolekti 1,000,000 da subskribantoj.

Jen la adreso:
http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO

Feliĉan partoprenon ! 

No comments: