2006/02/18

Esperanto-kunveno; IHR

Februaro 18, 2006

Mi ĵus revenis el Esperanto-Domo kie okazas kunveno ĉiu sabate. Strange (aŭ ne strange, ĉar tio okazas ĉiam), hodiaŭ ne okazis monata kunveno de estraranoj de Nepala Esperanto-Asociao kvankam hodiaŭ estas la unua sabato (laŭ registara kalendaro). Okazas tiel en nia asocio ke ne okazas kutima estrarana kunveno laŭ reguloj, kaj gravaj decidoj venas per telefonkonversacioj de du gravaj postenposedantoj. Kaj tiuj decidoj jam skribitaj sur la protokolo-libro ne estas plenumitaj.

Estis junuloj, Narendra Bhattarai kaj Philip. Bhattarai kaj Poshraj, kiel ĉiam laboras por Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR). Ĝis nun estis raportita ke venos 11 da eksterlandanoj - du nederlandanoj, unu germanino kaj 8 gejapanoj. Dank' al S-ro Hori ke IHR plu vivas. Kaj venis Hans el Germanio, kiu preskaŭ ĉiu jare venas Nepalon (mi dankas lin ke li kunportis kelke da belaj Esperanto-insignoj por ni). Kaj mi ne scias ĉu Margreet, la nederlandanino, kiu skribis al mi jam aliĝis al IHR aŭ ne. Kaj, bedaŭrinde, nur malmulte da Nepalanoj (3-5) partoprenos dum IHR.

Strange, ke Hare Ram Bista, la junulo kiu preskaŭ ne parolas Esperanton estas ĉiam meze de Esperantaj okazaĵoj, precipe kiam troviĝas eksterlandanoj. Li nur volas personan profiton per Esperanto. Ankaŭ ĉi foje, li petis monan helpon al Philip Pierce, la bonkora Usonano kiu nun laboras en Nepalo, por vojaĝi al Muktinath kun IHR membroj. Mi ne povas kompreni kial homoj lernas Espernaton kaj misuzas bonvolecon de ĝi. Tio nur malfamigos la lingvon kaj amikecon kiu estas eterna eco de nia internacia lingvo.

Same okazas kun la partopreno de Nepalanoj al Universala Kongreso. Mi ĵus aŭdis ke Munkunda Pathik kaj Indu Thapaliya vojaĝos al Florenco por venonta UK. Mi ne ankoraŭ aŭdis ne iu organizaĵo helpis al Nespa por tio. Se tia helpo venis ĉiuj membroj de la asocio devas scii kaj la estrarano devas elekti kiu vojaĝos, kaj pli grave kial tiu persono vojaĝos. Kial la sama persono vojaĝas eksterlande kiam multaj aliaj ne havas sanĉon vojaĝi senpage. Kaj oni devas nun diskuti kion avantaĝon tiuj bonsanĉaj homoj jam donis al la loka movado. Mi pensas ke pli ol 10 homoj jam vojaĝis per eksterlanda helpo. Ĉu ili jam bone helpas al movado? Ĉu ili jam kreis 10 novajn geesperantistoj? Ĉu ili jam povas prelegi pri Nepala situacio en Esperanto dum 30 minutoj?

Mi nur memoras ke iu sinjoro Chol Nath raportis en iu UK ke Espernato movado en Nepalo komencis de 1995. Kaj tion raportis Esperanto en Azio. Hontinde. Denove, mi dissendis informon pri kio Chol Nath raportis en nia retdissendlisto, kaj neniu Nepalano respondis - ĉu mi rajtas scii kion Nepala Esperanto-Asocio pensas pri la malvera raporto de Chol Nath? Kial oni ne punu lin pro sia mensogo?

Se vi volas kredi min? Internaciaj vojaĝoj de nepalaj geesperntistoj nur donis al nia movado vundon - batalon, miskomprenoj, zajuĵo ktp.

Kaj kiam oni parolas pri Esperanto-vojaĝoj de Nepalanoj, oni ofte respondas ke estas lia aŭ ŝia persona vojaĝo kaj li/ŝi mem pagis. Mi ne povas kompreni kiel Nepalanoj estas tiom riĉa malgraŭ la fakto de Nepalanoj gexenrale gajnas nur 270 Usunaj dolaroj jare. Strange estas mondo.

Krom ĉio, mi tre volas vojaĝi kun eksterlandaj partoprenantoj al montaro. Dum unua fojo, en 1995 mi tre vigle partoprenis kaj poste ne povis. Mi ne scias ĉu mi ricevos ferion de mia ĉefo aŭ ne. Do poste venos monan problemon.

No comments: