2006/02/10

Do la elekto iel okazis en Nepalo

February 10, 2006

1. La elekto de urbaj reprezentantoj ne estas la solvo por la krizo nun la lando suferas. Anstataŭ tio, la reĝo (ĉar li mem prezidas la registaron) devas pensi kia maniere li povas solvi la problemego de Maoistoj. La reĝo ne volis aŭskulti kiam la Maoistoj ĉesbatalis dum kvar monatoj.
2. Li nur volis silentigi homojn kiam la bruo kontraŭ la monarĥismo estsi tre latŭta. Estis malbona medikamento por la malsanulo, pli danĝera ol nenio.
3.Per la elekto, la reĝo nur volis montri al la mondo ke li ankoraŭ subtenas demokration. Sed estas tia vero ke kiam li okazigis elekton li jam malliberigis pli ol 300 da politikistoj kaj ili vivis mizere en policejoj, barakoj kaj registaraj oficejoj kie mankis propra lito, manĝaĵo, akvo kaj necesejo !
4. Kio estas la signifo de la elekto kiam la plej grandaj politikaj partioj kiuj kaptis 80 procentoj seĝoj en pasintaj elektoj? Denove, venis 72 da tiel nomataj "novaj" politikaj partioj kiu tute ne diferencas inter ili pro filozofio sed nur vola preĝi la diktatoron. Sed eĉ el ili nur 22 da partioj konsentis partopreni en la elekto. La "brava" reĝo tiom multe timis la politikaj partioj ke li anoncis "irmalpermeson" kiam la partioj planis demonstracii grandskale.
5. La reĝo devis malliberigi la kandidatojn en registaraj oficejoj kiam la Maoistoj minacis ataki ilin. Tio estas sekureca situacio de la lando. Kial elekto do?
6. Preskaŭ neniu el al kandidatojn havis klaran programon aŭ estontan planon por peti voĉon al la popolo. Ili simple ne petis voĉon. Do la voĉdonantoj ne sciis kia kandidato estis kia?
Kaj, nun ni devas toleri tiajn "urbestrojn" kiujn ni tute ne konas kaj kiuj ne havis kuraĝos iri inter la popoloj kaj peti voĉon kaj respondi iliajn demandojn.

Ni vidu kion plu la reĝo montros al ni kaj al la mondo por sekurigi sian diktatoran seĝon kaj por subpremi la liberecon de la homoj.

No comments: