2006/02/01

Dank' al dio, nenio okazis

Februaro 01, 2006

Dank' al dio. La reĝo diris preskaŭ nenion en sia 30-minuta parolado ĉe la ŝtata televido. Li nur mensogis al homoj ke lia regado estas tute sukcesa kaj Nepalo progresas dum tiu periodo. Li simple renovigis lian autokration per simpla rita elparolo. Kaj jes, li jam arestis dekojn da gvidistoj antaŭ nokte.

Parolante tion, li eĉ ne pensis ke homoj havas rajton serĉi novaĵon en aliaj marieroj ol kredi la ŝtatan televidon. Mi simpatias lin ke li ankoraxu kredas le li regas je 10a jarcento. Eble pli, ĉar mi kredas ke leĝo de Magna Karta jam aperis tiam. Kaj hodiaŭ la internacia federacio de Ĵurnalistoj eldonis sian raporton pri ja jaro de reĝa rekta regado kaj ĝia ombro en ĵurnalismo. Mi skribos pri tio poste.

Niaj mantelfonoj ankoraŭ ne funkcias.

Pri elekto. la soldatoj arestis kandidatojn kaj malliberigis ilin en barakoj ĉar timo kreskis ke Maiostoj eble mortigos ilin. Kia elekto ĝi estas? Ĉu vi iam aŭdis ie ke okazis elekto kiam la kandidatoj ne plu volis kontesti kaj la soldatoj ne permesas ilin malkandidatigi sin? Nepalo ja estas unika lando. Same kiel la reĝa ministro diras estas "unika demokratio".

Kaj mi ĵus aŭdis ke jam 170 da homoj mortiĝis en urbeto de Palpa kiam la Maoistoj subite atakis en malliberejo, registaraj oficejoj ktp. 

No comments: