2006/02/02

Centoj da homoj estis arestitaj dum memoro de Nigra Tago

Februaro 02, 2006

Jam pasis unu jaro de autokratismo en Nepalo. Politikistoj, leĝistoj, ĵurnalsitoj kaj aliaj prefesiuloj protestis en ĉiuj ĉefaj urboj landskale. Ili manifesticiis memore al la reĝa puĉo de Februaro 1 lastajara, nomante ĝin kiel "Nigra Tago". Ĉefe en la ĉefurbo Katmando, la policanoj molestis la pacaj protestantoj batante per bastonoj kaj ĵetantoj akvokanono al ili. Estis kruela batado al la protstantoj kaj anakaŭ al trapasantoj.

Post longa tempo mi vidis policanojn batanta al senarmilajn homojn kiu subtenis demokration. Ili eĉ ne lasis al homoj kiuj falis aŭ kuŝis sur la strato. Mi povas kompreni, ki ili ne kulpas. La reĝo donis al ili tiom fortan bastonon por bati al popoloj, la talkspagantoj, ke la blindaj popoloj ne povis kompreni kiom doloras kiam oni batas homojn. Mi fotis ilin kaj venis al mi egan akvofluon sur mi kaj mi tute malsekegis kaj la forto de akvo preskaŭ falis min. Mi vidis ke eĉ observantoj de oficoj de Homaj Rajtajo ankaŭ estis vunditaj.

En tute, pli ol 300 da protestantoj estis arestitaj kaj dekoj da homoj estis vunditaj.

Reĝo donis sian oficialan elparolon matene en la ŝtata televidio. Oni multe timis ke li malpermesos la politikajn partiojn ktp. Sed, li nek multe riproĉis al partioj nek enkondukis novajn programojn. Laŭ li la okazonta elekto de urbaj oficistoj, kiuj eĉ mankis sufiĉe da kandidatoj, estas la pruvo de demokratio. Li simple diris ke lia "regado" dum unu jaro estis tute sukcesa. Mi sole ridis kiam mi auskultis. Mi opinias ke li ankoraŭ vivas je 15a jarcento. Dum 237 da jaroj de regado de Shah dinastio, ili neniam estis amikaj al popoloj. Estis la vera bildo de dia dinastio.

Kiam la reĝo en televidio diris ke la Maoistoj jam fariĝis "malgrandaj krimoj", malgranda urbo de Tansen, je la mezo de la lando, jam estis bruligita kaj per atako de Maoistoj. Laŭ la plej freŝa informo, 11 da soldatoj kaj 4 da Maoistoj estis mortigitaj en la 7-hora atako de ĵaudo 11.00 nokte. Ili ankaŭ liberigis 127 da malliberuloj kaj la nun 130 da policanoj estas ankorau malaperantaj.

En la ĉefurbo, la politikaj partioj kritikis ke la reĝa elparolo estis nur ilo renovigi sian aŭtokratan regadon kaj ne povis doni novan programon. Li simple mensogis al la popolo dirante ke Nepala rilato kun alilandoj pli boniĝis, kiam plej multe da landaj reprezentantoj nur riproĉis la reĝon pro rabo de demokratio, ili diris.

Kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj malkovris sian raporton pri la stato de libera ĵurnalismo en Nepalo post la reĝa puĉo de Februaro 1. La ĝenerala sekretario Aidan White vizitis Nepalon dume. Li diris dum la konferenco de ĵurnalistoj ke la reĝa regado estas danĝero al la ĵurnalistoj. Kaj Ian Martin, la reprezentanto de la Oficejo de UN Alta Komissiono por Homaj Rajtoj diris ke la reĝa leĝo pri ĵurnalismo malpermesas la liberecon la konstatuto jam promesis.
Simile, Federacio de Nepalaj Ĵurnalistoj (FNJ) ankaŭ eldonis sian jaran raporton pri la supreso de ŝtato al ĵurnalistoj. Aliflanke, la ŝtato ministro pri informo minacis al ĵurnalistoj ke li povas nuligi FNJ se ĝi daŭrigas la movadon. Dum la protesto pli ol 60 da ĵurnalistoj estis arestistaj. 

No comments: