2006/02/14

Amo-tago, motorbiciklo

Februaro 14, 2006

Feliĉan Tagon de Sankta Valentino !

En la mondo (speciale en okcidento) oni celebras hodiaŭ kiel amo-tago kaj nature, la influo jam venis en Nepalo. Malgraŭ politika malstableco kaj konflikto, multaj junuloj celebris tiun ĉi tagon hodiaŭ - aĉetante karton kaj manĝante en resturacioj kun siaj geamikoj/koramikoj. Interese ! Bindu revenos hodiaŭ el Haidarabado kaj eble ni ankaŭ iros ien kun fileto.

Hieraŭ mi sukcesis aĉeti mortobiciklon. Tio nomiĝas Bajaj ct 100, farita en Barato. Tio kostas en tute 94,900 kaj mi pagis 18,000 kiel unua sumo kaj do de venonta monato mi pagos 3,500. Tio estas preskaŭ ne eble por mi sed mi certe iel aranĝos. Laŭ regule, tiuj homoj, kiuj jam havas grandan sumon ne rajtas denove aĉeti ion per ŝuldo. Sed, mi devas diri, ke tion mi povis fari ĉar mi estsa ĵurnalisto. Mia oficiala letero helpis min kaj la estro eĉ ne demandis ĉu mi havas alian ŝultron aŭ ne.

Bone. Mi ne plu volas skribi ion pri politiko nuntempe. Mi ne sentas sin tiom malbona kiom estas nia reĝo.

No comments: