2006/01/15

Nepalo: Maoistoj jam eniris en la ĉefurbo


January 15, 2006

Maoistoj hieraŭ vespere (la 14an de januaro) mortigis 12 policanojn kiam ili atakis en du policejoj ĉe la enirejo al la ĉefurbo Katmando. Estas la plej granda atako en la ĉefurbo de la Maoistoj kiuj ĝis nun nur regas la vilaĝojn malproksimajn.

Je ĉirkaŭ 5.30 en vespero, ili atakis policejojn de Dadhikot ĉe oriento kaj Thankot ĉe okcidento je la sama tempo kaj mortigis la gardistojn kaj aliajn kiam la policanoj ne povis savi sin dum la subita atako. Sep aliaj policanoj estis vunditaj kunekun unu civitano kiu estis ĉe la loko kiam la batalo okazis. Krome, 15 da policanoj estas ekster kontakto kaj oni timas ke ili jam estas forrabitaj de Maoistoj.

Raporto ankoraŭ ne estas certa ĉu Maoistoj ankaŭ vundiĝis/ mortiĝis aŭ ne.

Samtempe la rebeluloj ankaŭ atakis en diversaj policejoj de aliaj lokoj - Baudha, Thali kaj Cjasal.

Laŭ la lokaj personoj, estis ĉirkaŭ 40 rebeluloj kiuj venis kun pafiloj kaj pafado daŭris ĝis 30 minutoj kaj ili tuj lasis la lokon en sia veturilo. La loko tiam ne havis elektron ĉar la registaro malservas elektron en kelkaj lokoj pro manko da sufiĉa elektro por la urbanoj.

La batalo kaj malprofito de la registaro certe efikos la venontan urban elekton, kiun la reĝo iel ajn volas okazigi, malgraŭ la daŭra protesto de politikaj partioj.

La Maoistoj jam anoncis ke ili iam ajn povas “puni” la kandidatojn de la nekonstitucia elekto. Kaj eble pro tio, neniu kandidato jam aperis por la elekto kiu devas okazi je 8a de februaro.

La reĝo, nun vojaĝas en orientaj regionoj por montri sin proksime al la popoloj. Kaj la registara televido dum plurhoroj kiel li konversacias kun popoloj. Jam estas enekdoto ke Nepala reĝo ĉiam respondas “mi komprenas” kiam ajn malriĉuloj plendas, montrante siajn problemojn sed la reĝo faras nenion por ili.

Aliflanke, hieraŭ laŭ la raporto en ĵurnalo, soldatoj atakis al Maoistoj en okcidenta vilaĝo Sjanĝa tiom brutale ke ili ne povis savi sin eĉ kiam ili fuĝis en klasĉambro. La soldatoj ĉasis ilin kaj finfine pafmortis ilin antaŭ la okuloj de dekoj da infanoj kiam la instruisto estis instruanta. La foto montris ke la lerno libroj de la infanoj estis en sanĝo-lageto en la klasĉambro.
[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: