2006/01/28

Nepala reĝo okazigos "kaprican" elekton baldaŭ


January 28, 2006

La elekto por urbo-oficejoj, kiun la reĝo planis por la 8an de februaro, jam monstras ĝian unikan aŭ kaprican econ. Nepre, ĝi estos memorigita kiel la plej kaprica kaj sensenca elekto en la moderna historio.

La reĝo, post la malfama puĉo de februaro 1a de 2005, anonicis ke li okazigos la urban elekton. Laŭ la konstatuto, la reĝo ne rajtas anonci tiaj programon. Kiam la tuta lando "bruliĝas" pro la konflikto de Maoistoj, kiuj jam prenis vivojn de 12,000 da homoj, la elekto de urboj tute mankas signifon. Laŭ la politikistoj, la elekto ne solvos ian ajn problemojn sed nur pli vastigos la distancon inter la reĝo kaj la popolo. Pro tio la  plej fortaj sep partioj jam antaŭ longe anoncis ke ili ne nur nepartoprenos sed ankaŭ agos por malpermesi al elekton je siaj vicoj. Tio rezultis tiel ke la reĝa elekto (anoncita kontraŭ konstitute de la reĝo mem) vidos hontindan rezulton.

Por la 58 urboj bezonis pli ol 4,000 da kandidatoj sed nur ĉirkaŭ 3,5000 da homoj kandidatiĝis. En multaj urboj nur venis unu kandidato por unu seĝo kaj ili nepre estos "elektita" sen elekto. Eĉ en la ĉefurbo, kie antaŭ foje estis tre multe da kandidatoj kaj ankaŭ venis inteligentuloj por sin kaindidatiĝi krom la politikaj partioj, nun mankas eĉ kandidatoj por multaj seĝoj. Por 177 da seĝoj nur venis ĉirkau 80 kandidatoj. Kaj, eĉ la kandidatoj estis strangaj - ili plej multe estis needukitaj kaj ne havis politikan kaj socian historion. Venis eĉ purigistino de iu lernejo por iĝi kandidato. Ili eĉ ne sciis kion signifas la elekto.

Pli sovaĝe, pro la timo de atakoj de la Maoistoj (Maoistoj jam anoncis ke ili atakos la kandidatojn), en multaj urboj la registaro ne permesas kandidatojn eliri el la registaraj domoj. En Janakpur, la sudorienta urbo, la tutan kandidataron la registaro malliberigis en granda ĉambro kie ili ne havis litaĵojn. Iliaj familianoj devis kunporti manĝaĵon por ili kaj estis bela vidindaĵo por geknaboj, same kiel en bestĝardenoj.

Aliflanke, multaj el la kandidatoj nun malkandidatigas sin, dirante ke le pro-reĝaj politikistoj donis iliajn nomojn sen konstento kaj ili tute ne volis partopreni en la elekto.

Kvankam, la ministro pri homaj aferoj Kamal Thapa pensas ke estos sukcesa elekto. Parolante kun la BBC raportisto por Nepali lingva programo li diris. "Por urbestro ni havas 100 procento da kandidatoj, por vicurbestro ni havas 75 procento da kandidatoj, por aliaj postenoj ni havas 60 -50 procentoj. Sed mi kredas ke estos sukcesa elekto."

La popolo ne gravas pri elekto sed timas minacon la elekto kunportos. Sed estas certa ke pli sango-plena konflikto sekvos la elekton. Oni kredas ke la reĝo timas pacon kaj okazigis la elekton nur por meti Nepalon en plua malpaco. La reĝo en Nepalo estas aŭtomate la plej alta ĉefo de armeo.
Posted by razen at 13:29:07 | Permanent Link | Comments (0) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: