2006/01/10

Mi memoras mian patrinon


January 10, 2006
Mi memoris mian patrinon hieraŭ kiu forpasis antaŭ tri jaroj. Estis datreveno de ŝia forpaso. Matene mi ĉeestis dum rito kiam mi "donacis" manĝaĵojn al la forpasisnto pere de nia Budhisma pastro.

Vespere mi invitis miajn parencon por vespermanĝi por danki ilin pro iliaj helpoj kan kunsentoj kaj helpo dum la forpaso.

Mi ofte pensas kaj do ankaŭ hierau pensis kia estis mia patrino? Ŝi ne estis dia, nek ŝi ests diabla. Ŝi nur stis orginara virino - ne edukita, simpla, honesta amoplena. Ŝi ne donis specialan heredaĵon al mi sed mi ricevis simplan vivon kiel heredaĵo kaj tio estas por mi pli valora ol io ajn en la mondo.

Mi ne pensas ke ŝi donis specialan amon al mi. Ĉar ŝi havis multe da gefiloj - kvar filinoj kaj du filoj. Tio signifas ke ŝi ne havis tempos por doni al mi. Kaj mi estis fino de la generacio do ŝi preskaŭ estis maljuna kiam mi naskiĝis, kompreneble tre laca . Tio ankaŭ signifas ke ŝia sako preskaŭ estis malplena kiam venis mia vico peti. Ne gravas.

Kvankam, tio ankaxu ne estis ke ŝi donis al mi nenion. Eĉ tiu kiu ne donas ion ankaŭ donas "ion". Ŝi donis al mi kuraĝon ke mi vivu per si, por si. Mi ĵestis nian familian komercon kaj elektis ĵurnalismon kiel mia profesio, kio neniam estis en mia familia historio. Ja estis malfacilega ĉar eniri en ia ajn profesio sen familia helpo estas prekaŭ ne ebla en nia lando.

Dua demando al si: Kion mi faris al mia patrino? Mi denove estas je mezo. Mi nek malamis ŝin, nek donis al ŝi specialan amon. Interese, ĉar mia frato estas komercisto, li multege da monon gajnis ol mi kaj mia patrino reflektas tion kiam ŝi komaris ni du fratojn. Mi ne povis gajni monon tio estas vero - fakte mi ne volis gajni. Pli ol tio mi volis gajni la mondon, la amon de la mondo. Tio rezulsti tiel ke mia patrino malpli amis min ol mia frato. Kaj kiam ajn mi volis helpi ŝin, aŭ montri amon, ŝi ne volis aŭskuti min au xne toleris min - ne kredis min.

Bone, mi iel konkludas - mia patrino ja donis al mi vivon kaj mi vivis ĝin. Dankon partin' se vi ie estas iel.

Posted by razen at 17:20:14 | Permanent Link | Comments (2) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: