2006/01/03

La plej akra malamiko


January 03, 2006

Eble la sadista dijkatoro de Nepalo nun estas feliĉa ke la Maoistoj finfine ĉesis sian batalĉeson hieraŭ. Nun ni nur devas atandi pli sango-plenajn tagojn kaj niaj kontoj ankaŭ estos pli hororplenaj. Dum kvar monatoj ni vivis sufiĉe feliĉe kaj tion la reĝo ne povis toleri.

La Maoistoj estas teroristoj, laŭ la okuloj de nia reĝo kaj li ĉiam povas montri en la mondo ke ili vere estas teroristoj do Nepalo bezonas pli da pafiloj kaj malpli da demokratio (li volas regi sidanto sur homaj kadavroj). La reĝo kaj liaj "hundoj" ĉiam diris ke la Maoistoj estis teroristoj eĉ kiam ili ĉesis sian batalon sed la reĝa armeo daŭre atakas ilin kiam ajn ili troviĝis sur strato aŭ kiam ili kuvenis en vilaĝoj. Tio estas Nepalstila batalo.

La problemo estis ke restas Maoista revolucio por egala rajto de ĉiuj regionoj, etnoj religioj ktp; ke la reĝo redonu demokration al la pooplo, ke la homoj vivu pli pace, ke koruptado malaperu. Sed la reĝo pensis ke la popoloj estas ŝafoj kau ĉion manĝon kion li donas. Kaj li donis al ni urbestran elekton. Tio unue montras ke la reĝo ne kredas ke elekto ne eblas en la tuta lando kaj do li nur pobvas okazigi balotadon en urboj. Kaj due, li ne aŭskultas la popolon kaj ne volas doni kion ili postulas. Kiel kaj ĝis kiam tia reĝo vivu en Nepalo? Nun, kiam la tuta lando estas sur la fajro kaj la reĝo, en sia armea vestaĵoj vojaĝas en vilaĝoj luksege, eble por kampanji la elekton? La reĝo ankoraŭ estas la plej alta ĉefo de Nepala armeo, kiu devas esti nur sincera al la reĝo, ne al Nepalo kaj ĝia popolo.

Ni legas pri Euxropa historio kaj ofte komapras la antau-revolucian situacion de Francio kaj tio de aktuala Nepalo. Estas tre egale - nun ni atendas kiam homoj igsu sufiĉe koleras kaj buĉu la kolon de la plaj akra malamiko....
Posted by razen at 13:42:29 | Permanent Link | Comments (4) | 


[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: