2016/11/29

Handi

2016/11/28

Danco de Chitlang


Estis tute hazarde, ke mi havis sxancon viziti vilagxon de Chitlang. Estis invito kiel jxurnalisto al tiu ekzotika nevara vilagxo. Eistis neforgesinda vojagxo.

Estis la loko de kie homoj antaux multaj jaroj venis al Katmando el ekstero. Estis la sola vojo al Katmando tiam. Logxis nevaroj tie, eble ili estis dissendita post la Regxo Prithvi Narayan Shah akiris Nepalon (Kathamndu Valon) antaux 250 jaroj. Kaj ili vivis tiel kiel simplaj kampraranoj. Tamen ili ne forgesis sian kulturon. Ili portis cxion de ilia arto, kulturo al tiu soleca vilagxo. Kaj, kriom cxio ili dauxrias sian propran tradician dancon. 

Estis la tago por ili prezenti sian dancon, kiu fakte okazis psot 12 jaroj ! Kaj, imagu, mi havis tiun eksterordinaran sxancon spekti tion.

Ni atingis tien post tagmeze kaj tagmanzis en iu restoracio. Poste ni atingis al tiu vilagxo kiu estis ena parto de Chitlang. Tute alia, paca, kvieta, pura kaj romantika !

Vespere ili preparis la lokon. Amasigxis spektantoj el diversaj vilagxoj cxirkauxe. Estis ja granda okazo ankaux po ili.

La danco komencis je la 7a vespere. Ni sidis sur planko kaj aperis la aktoroj. Unua parto estis religia, tio estis vere tradicia. Kaj poste, pli longa aldono estis balado el Hindeca rakonto - pri regxo Nala kaj regxino Damayanti. Estas hindia sed ni sxtas gxin. Do la balado pri la longa rakoto dauxris dum tuta nokto. Jam estis mateno kiam gxi finis. Mi miris ke spektantoj - kaj gemaljunuloaj, gejunuloj kaj ecx infano gxoje rigardis cxion. Ankaux estis grava okazo por ili. 

La registaro tute ne helpas promocii tiun kulturon kaj kompreneble multe koastas. Homoj ne vivas en vilagxo nuntempe. Ili logxas en urboj kaj laboras, nature. Kaj, nur por lerni la dancon ili devas vivi en la vilagxo dum du monatoj. Kia perdo de sia perfesia vivo. Sed ili elektis koservado de ilia kulturo. Do eblis la okazo. 

MI estis tute laca kiam mi revenis kun miaj jxunalisto-geamikoj. 
Cxu vi volas vidi aliajn fotojn?
Jen eni tiu cxi mallonga video trovigxas cxiujn fotojn.

2016/10/31

Feliĉan Novan jaron 1137

Karaj samideanoj, mi deziras al vi feliĉan novjaron 1137.

Hodiaux, la 31a de oktobro cxi jare, estas la nova jaro laux la nepala kalendaro.


Esatas la festivalo de lumo. Dum kvin tagoj homoj, celebras gxin por pregxi al korvo, hundo, diino de mono Laksmi, sin kaj al fratoj. Tiel ni celebras gxin.

2016/10/10

Dashami, la plej grava festivalo por nepalaj Hinduoj


Komencis la plej grava festivalo de nepalaj Hinduoj, Dashami (Dashain kaj Mohani, por la nevaroj). Hodiaux estas la nauxa grava tago. Kaj la deka tago estas mograux estos fino de la grava festivalo.

Miloj de aniamoj kaj kokidoj estas ofertitaj al Hindu diinoj kaj dioj dum tiu festivalo. La registaro mem pagas milinojn da mono por oferti animalojn apud Hinduaj temploj. La registaro donas pli ol unu semajno da liberaj tagoj dum tiu festivalo al cxiuj nepalanoj.

Kelkaj Hinduoj ja protestas kontraux la animalofertoj al temploj. Sed ili faras nenion krom dmonstraticoj apud stratoj. Estas amuza vidi tiujn senhelpajn religianojn kiuj nenion povas fari por la miloj da animaloj bucxataj por la festivalo.

Sed jes, cxi jare kelaj budhanoj kolektis monon por acxeti tiujn bucxondaj bestoj. Ili fakte acxetis 600 kaprojn ktp. Kaj ili prenis tiujn animalojn al iu monta vilagxo kaj donas dum vivajn protektojn. Ili ja elspezis multege da mono por tiu "donaco de vivo" por tiuj kompatindaj animaloj.


Mi ne povas diri cxu tiu pasxo aux elpezo de mono estas bona/utila aux ne. Estas pli grava instrui homojn ke ni ne plu ofertu animalojn, ol acxeti kelkajn kaj donaci al ili vivojn.

Sed, la Hindu jxrnalojn atakas tiuj Budhisman grupon kaj diris ke tia pasxo nur krekas prezojn de tiuj animalojn kaj ili gxenas Hindu religion..... Bedauxrinda afero de la lando kie naskigxis la Budho.

2016/09/16

Festivalo de Jenjaa (Indrajatra) en Katmando

En Nepalo trovigxas multaj festivaloj. Plej multe da festivaloj estas celebrataj en Katmando. La urbo do nomigxas la urbo de festivaloj. Homoj el al tuta lando venas al Katmando por gxui ilin. Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, celebras multajn festivalojn dum jaro. 

Hieraŭ estis la plej bela tago en Katmando. Estis la festivalo de jenjaa (Indrajatra). Oni sidigis nian Sanktan Vivantan Diinon, Kumari, sur bele dekoraciita ĉaro kaj tiris gxin ĉirkaŭ la malnova parto de la urbo. Dum la komenco aknaŭ ĉeesis la presidento de Nepalo, Bidhya Bhandari kaj aliaj altrangaj registaraj oficistoj.

Dum unu monato okazas dekoj da dancoj, plej parte estis masko-dancoj, kiuj prezentas la diino Kumari, kiel la plej forta persono por protekti la landon cxe diversaj kvartaloj de Katmando. Oni montras ke ŝi murdis la diablon. La festivalo dauxras dum ok tagoj.

La Nevaroj, la indigxenoj de Katmando, kredas ke tiama sxtato (antaux ol aliuloj venkis gxin) estas protektataj de diinoj kaj ili plej alte honoras diinon. La festivalo ja temas pri Hindu religio, sed la knabino kiun oni elektas por esti la diino venas el budhana familio.

En la unua tago de la festivalo la presidento, cxefministro ankaux vizitas la lokon por saluti la diinon.

Precipe homoj el laiaj komunumoj ne sxatas nevaran kulturon, kompreneble ili envias, kaj kritikas. Simile kelkaj homoj kritias Kumari, nian vivantan diinon, ke gxi estas kontraux rajto de infanoj. Diru al mi, kiel adori iun knabinon kiel fonto de energio, rekte, kiel dio estas kontraux geknabaj rajtoj kaj kiel milionij de knabinoj kiuj estas venditaj, sekstencitaj kaj abortitaj estas lauxdindaj en Nepalo? La nuna presidento antaux cx 14 jaroj diris ke tradicio de Kumari estas kontraux la rajtoj. Kaj cxi jare sxi venis al al cxaro procesio por pregxi al sxi. Etas ironio de multkuktura Nepalo.











2016/08/09

Internacia tago de indigxenoj

Deziras al vi felicxon okaze de internacia tago de indigxenoj. Ni indigxenoj devas dauxre batali cxar immigrantoj, per politiko, lingvo kaj mekato ja regas nin kaj ni devas batali por nia ekzisto.

2016/08/07

Mia dua libro pri Esperanto vojagxo aperis

Mi tre ĝojas ke hieraux la libro verkita de mi en mia gepatra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo en Japanio "Buanaa Tyaapin" (La venkitaj venkintoj) estis malkovrita. Estas mia dua libro en mia gepartra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo. Venis estimata aktivisto pri homaj rajtoj S-ro Padma Ratna Tuladhar por malkovri ĝin.


La libro temas pri mia vojaĝo al Japanio en 2007. Dank' al subteno de gesinjoroj Doi, mi vojaĝis en Japanio, loĝis ĉe ili dum kelkaj tagoj kaj ankaux vojaĝis en pluraj urboj. Kaj, mi sukcesis partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto.

Samptempe mi ankaux rakontis pri la kulturo, urboj, homoj, vivoj, familioj, amuzejoj kaj religiaj lokoj. Ne forgenisda memoraĝo de mia vivo.

Mi revas traduki ĝin kaj eldoni ĝin. Mi ne scias kiam.